Teritoria organizado de Ekvatora Gvineo
Laŭ sia konstitucio, la Respubliko de Ekvatora Gvineo estas unueca kaj centralizita stato. Administre ĝi dividiĝas en regionoj, provincoj (kun ties respektivaj ĉefurboj), komunumoj kaj distriktoj, kaj la leĝoreguligas la spacon kiun okupas ĉiuj el ili.[1] Kelkaj areoj de la urboj Malabo kaj Batao havas propran regularon. En junio 2017, la registaro kreis oficiale la provincon Djibloho kie oni konstruis la novan ĉefurbon, Ojalao (Oyalá-Ciudad de la Paz).[2]
Regionoj
[redakti | redakti fonton]La kontinenta regiono estas konata sub la hispanlingva nomo Río Muni (Río Muné en lingvo ndoŭea kaj Mbini en fanga lingvo) kaj ĝia administra ĉefurbo situas en Batao. La provinco estis cedita de Portugalio al Hispanio en 1778. Ĝi estis hispana provinco apud Fernando Poo de 1959 al 1963, kaj poste fariĝis parto de la aŭtonoma regiono de Hispana Gvineo, nomo kiu konservis ĝis sia sendependeco de Hispanio en 1968. La etna komponado de Río Muni estas plimulte fanga, kun aliaj bantuoj en la marbordo, nomataj ndoŭeoj (ndowés) aŭ playeros (hispane por plaĝanoj). Politike ĝi estas subdividita en 4 provincoj: Suda Centro, Kié-Ntem, Marbordo kaj Wele-Nzas.
La insuloj de Bioko (iama Fernando Poo), Elobey, Anobono kaj Korisko formas la Insulan Regionon de Ekvatora Gvineo. Ili situas en la golfo de Gvineo. Ĝia administra ĉefurbo estas Malabo. Ĝi havas 3 provincojn: Anobono, Bioko Norda kaj Bioko Suda.
Provincoj
[redakti | redakti fonton]Ŝildo kaj mallongigo | Provinco | Kreo | Ĉefurbo | Loĝantaro (2015)[3] | Surfaco (km²) | Denseco | Distriktoj (2018) | Komunumoj (2018) |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
AN | Anobono | 1968 | Sankta Antonio de Paledo | 5314 | 17,0 | 307 | 1 | 1 |
BN | Norda Bioko | 1968 | Malabo | 300 374 | 776,0 | 386 | 2 | 3 |
BS | Suda Bioko | 1968 | Lubao | 34 674 | 1241,0 | 27,9 | 2 | 4 |
CS | Suda centro | 1968 | Evinajongo | 141 903 | 9930,8 | 14,28 | 3 | 7 |
DJ | Djibloho | 2017 | Ciudad de la Paz (Ojalao | N/ | 452,5 | N/ | 1 | 1 |
KN | Kié-Ntem | 1968 | Ebebijino | 183 331 | 3942,9 | 46,42 | 3 | 6 |
LT | Marbordo | 1968 | Batao | 366 130 | 6665,7 | 55,09 | 3 | 8 |
WZ | Wele-Nzas | 1968 | Mongomo | 191 383 | 5025,6 | 34,93 | 4 | 7 |
GQ | Ekvatora Gvineo | 1968 | Malabo | 1 222 442 | 28 051 | 43,57 | 19 | 37 |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Unesco
- ↑ La ĉefurbo de Ekvatora Gvineo moviĝos el Malabo al Oyalá
- ↑ Anuario estadístico de Guinea Ecuatorial 2018 Arkivigite je 2022-01-23 per la retarkivo Wayback Machine — PDF